Sablomaro

Issaouane Erg, Alĝerio
Liniaj Dunoj, Namiba Sablomaro
Ergo Chebbi, Maroko
Gravaj sablomaroj de Saharo flave, la Granda Sabla Maro. Ruĝeca diŝakita linion montras proksimuman limon de Saharo.
Satelita foto de Rub-al-Ĥalo, la mondoa plej granda sablomaro (ergo) kun areo de pli da ol 600,000 km2 [1].
Dunoj ĉe la rando de la 35 65 × km. malhela duna kampo en Kratero Proctor, Marso (Mars Global Surveyor, 2000) [2]

Sablomaro (ankaŭ Ergo) estas granda kaj sufiĉe plata areo de dezerto kovrita per moviĝanta sablo, karakterizita de malmulte aŭ neniu vegetaĵaro. La termino ergo devenas el la araba (arabe عرق, signifante "sabla grundo") de la loĝantoj de Saharo, kiu, kiel multaj terminoj rilataj al la dezerto, enradikiĝis en la profesia literaturo, ĉar la plej multaj el la dunoj en la mondo troviĝas en Saharo kaj Araba duoninsulo.

La termino rilatas al dezertaj areoj kiuj enhavas pli ol 125 kvadratajn kilometrojn da dunoj, kie la sablo kovras almenaŭ 20% de la totala areo. La plej granda el la dezertoj de la mondo estas la Sahara dezerto, kiu kovras 9 000 000 kvadratajn kilometrojn kaj enhavas plurajn sablodunojn. La plej granda kontinua sabla maro en la mondo estas Rub al-Ĥalo ("La Malpleno") en la Araba Duoninsulo kaj ĝia areo atingas 650 000 kvadratajn kilometrojn. Estas vaste kredite, ke ĉirkaŭ 85% de la movebla sablo en la mondo troviĝas en sablaj maroj kiuj superas 32,000 km en grandeco.

  1. Middleton, Nick. (2009) Deserts: A Very Short Introduction. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-160983-1.
  2. . Seasonal Movement of Material on Dunes in Proctor Crater, Mars: Possible Present-Day Sand Saltation. Lunar and Planetary Science XXXVI (2005) (2005).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search